What is Nostr?
Inigo Montoya /
npub1nwv…stz0
2024-12-26 17:34:48

Inigo Montoya on Nostr: Ĉiam estas, post la festo, ia nostalgia momento. Mi sidas sole, en la verando. Mi ...

Ĉiam estas, post la festo, ia nostalgia momento.

Mi sidas sole, en la verando. Mi rigardas la kristarbon kaj la beletajn ornamaĵojn, brilantajn, kaj mi pripensas, ke ĉio ĉi baldaŭ finiĝos.

Feliĉe la tagoj, de nun, longiĝos kaj la hela sezono ne plu estas tiel fora.

#Esperanto



Author Public Key
npub1nwv5j3dla6yk8ycx4v2depu0adt57agej0g64dks56sukqu3vruqvzstz0