What is Nostr?
Tirifto /
npub178c…xknp
2024-03-19 13:07:15
in reply to nevent1q…v2kp

Tirifto on Nostr: npub15xt2r…h3k54 Mi ankoraŭ ne vidis hirundojn tie ĉi. Ĉeĥujo pli nordas, ol ...

npub15xt2rk50zhe7vmuvgcuys8h005yy4fpm2pukvp4lzuf3zdmhq3rq8h3k54 (npub15xt…3k54) Mi ankoraŭ ne vidis hirundojn tie ĉi. Ĉeĥujo pli nordas, ol Katalunujo, do eble ili bezonas pli da tempo atingi ĉi tien. :gutkato_hihias:

Krome, ankaŭ tie ĉi nemulto okazas nun. Proksimiĝas pasko, kaj oni finfine ekvendis paskan bieron, kiun mi provis lastajare, kaj kiu estis ege bongusta. Dum tago, kiun ni nomas »verda ĵaŭdo«, oni ankaŭ vendos verdan bieron, sed tiu tago ankoraŭ ne venis. :gutkato_verda:

Niaj najbaroj en Slovakujo pretiĝas por baldaŭa elektado de prezidonto. La plej subtenata kandidato estas unu el la partiestroj de la reganta kontraŭdemokratia tripartio. La dua ŝajnas iom saĝa. La tria ŝajnas tute freneziĝinta. La aliaj apenaŭ subteniĝas. Hura politiko. :gutkato_flucerba:
Author Public Key
npub178c3zn5zdr9scuwwds32v726naj5emef2p5z9js68t94suxv9m5sdzxknp