What is Nostr?
Singirankabo ابو عادل Jérôme /
npub1hyx…04xm
2024-02-25 14:07:06

Singirankabo ابو عادل Jérôme on Nostr: LA HARARO – Charles Baudelaire Ho lan’! Krispanta dense ĝis trans la ark’ de ...

LA HARARO – Charles Baudelaire

Ho lan’! Krispanta dense ĝis trans la ark’ de l’ kolo!

Bukloj! Parfum’ ŝarĝita per dolĉe splena pigro!

Ekstaz’! Por ke pleniĝu l’ alkov’ en nokta solo

Per rememoroj, kiuj dormas en ĉi har-molo,

Mi ĝin kiel poŝtukon flirtigu en la nigro!

Langvoro de Azio kaj febro de Afriko,

Tut mondo malproksima, foresta, preskaŭ morta

Vivas, arbar’ aroma, en via dens-impliko!

Kiel aliaj mensoj navigas sur muziko,

La mia, kara, naĝas sur ĉi parfumo forta.
...
1/4

Author Public Key
npub1hyx45gm79rpq7rlay02c75eg6d8wq07z9j9hdyerzuk6cy5hnuuqpr04xm