What is Nostr?
Tirifto /
npub178c…xknp
2023-11-23 15:34:21

Tirifto on Nostr: Hodiaŭ estas la tago de pluramo! Tial mi volas prezenti novan flagon de pluramo, ...

Hodiaŭ estas la tago de pluramo! Tial mi volas prezenti novan flagon de pluramo, kiun mi fasonis. :gutkato_kontenta:

Verŝajne la unua (kaj plej konata) flago estas fasonita de [Jim Evans], sed multaj opinias ĝin iom tro stranga aŭ iom maltro bela. Tial mi provis fasoni novan flagon!

Anstataŭ la grekan literon »π«, kiu impresas iom enigme, mi metis koron kun simbolo de senfino, kiujn multaj rekonas kiel simbolon de pluramo. Sed mi konservis la originalajn kolorojn, kaj kun ili ankaŭ la originalajn signifojn. Tiel la flago prezentas nenian rompon, sed harmonie daŭrigas la historion de simboloj longe uzataj de pluramuloj.

La koloroj havas la jenajn signifojn:

La blua reprezentas senkaŝecon kaj honestecon inter oni kaj oniaj vivkunuloj.
La ruĝa reprezentas amon kaj pasion. Ilia egala kunesto en la koro reprezentas harmonian kaj egalpovan kuneston de pluraj amoj kaj amrilatoj.
La flava reprezentas gravecon kaj aŭtentikecon de la emocia ligo kun oniaj vivkunuloj.
La nigra ekster la koro reprezentas solidarecon kun tiuj, kiuj devas kaŝi sian rilaton de la ĉirkaŭa mondo pro socia premo. Samkiel la nigra tamen ne penetras en la internon de la koro, tiel same oni bezonas kaŝi nenion en sia propraj koro kaj siaj propraj amrilatoj, kie la amo estas plena kaj honesta.

Vi trovos vektoran version de la flago tie ĉi. Mi cedas ĉiujn miajn rajtojn je la flago al publiko, per la cedilo CC0 1.0. Vi do rajtas uzi la flagon kiel ajn vi volas! Sed mi tamen ĝojos, se vi memoros kaj mencios min kiel ĝian aŭtoron. (La originala flago de [Jim Evans] estas arĥivita ĉi tie.)

Al ĉiu alia pluramulo mi deziras, ke ĝi povu vivi feliĉe kaj malkaŝe, kun kiom ajn da personoj ĝi amas! :gutkato_koro:

#lang_eo #amo #Esperanto #flago #flagoj #pluramo #pluramuloj #tago_de_pluramo #TAS #tasuloj



Author Public Key
npub178c3zn5zdr9scuwwds32v726naj5emef2p5z9js68t94suxv9m5sdzxknp