What is Nostr?
jadedctrl ░░▒▓▓▒░░ /
npub1pef…720j
2023-10-22 20:39:21

jadedctrl ░░▒▓▓▒░░ on Nostr: Haaa, kia malkovro! Kia ĝojo! :gutkato_guuu: :taneŝima_ĝojas: Verŝajne, oni povas ...

Haaa, kia malkovro! Kia ĝojo! :gutkato_guuu: :taneŝima_ĝojas:

Verŝajne, oni povas elŝuti retpoŝton en la formo dosieruja maildir per :thunderbird:!

Simple agordu vian konton tiel, rulu thunderbird kun la --headless parametro, kaj pacu! :gutkato_dikfingro_supren:

Kutime mi uzus la belbrile amatan feprogramon getmail, sed ne povas uzi tiun kun specifa Mikrosofta poŝtkonto. La Mikrosofta poŝtkonto malpermesas simplan IMAP’on, postultante anstataŭe OAuth’an salutadon. Tio ĝenerale ne problemus — getmail kaj aliaj programoj subtenas tion jam bone. Oni simple devas registri API-ŝlosilon ĉe Mikrosofta administra retejo por la kliento. Seeed…

… la organizaĵo kiu provizas tiun poŝtkonton al mi malpermesas tion. Do getmail neeblis, kaj ĝis nun mi suferis pro la nekapablo elŝuti poŝton…

Sed! Ĉar Tondrobirdo :thunderbird: havas sian propran API-ŝlosilon oficialan, kaj subtenas eligon al maildir, mi povas vivi plu pace kaj trankvile. :gutkato_teo:

Altan dankon, Tondrobirdo! Kia elstare dorlotinda birdo! :todoroki_amema: :inami_adoras:

(Nu, verŝajne neniu jam tradukis Tondrobirdon :flago_esperanto:’en. Kia manko! Sed tio flankas.)

#lang_eo #retpoŝto #thunderbird #tondrobirdo #lignukso #maildir #getmail

Author Public Key
npub1pefxaatwrpw5dv8jpy0rgsjwyhtmfmjnr8t9r3kqfdnmcrukwh2qht720j