What is Nostr?
Singirankabo ابو عادل Jérôme /
npub1hyx…04xm
2024-02-19 20:02:15

Singirankabo ابو عادل Jérôme on Nostr: Mort', kapitan' maljuna! Jen estas temp' de migro! Ĉi lando tedas, Morto! La ankron! ...

Mort', kapitan' maljuna! Jen estas temp' de migro!
Ĉi lando tedas, Morto! La ankron! Ŝvelu velo!
Kaj kvankam kovras maron kaj ĉielon inka nigro,
La kor', vi scias, plenas de radianta belo!

Verŝu venenon vian por nin fortigi braven,
Ĉi fajro havas tian cerbo-bruligan povon,
Ke volas ni en abismon —Infer' aŭ Ĉiel', negrave!—
Ĝis fund' de l' Nekonata plonĝi por trovi novon!

#CharlesBaudelaire

(El la FR esperantigis pluraj tradukintoj sub la redakto de K.KALOCSAY kaj G.WARINGHIEN)

#poezio

Author Public Key
npub1hyx45gm79rpq7rlay02c75eg6d8wq07z9j9hdyerzuk6cy5hnuuqpr04xm